Return   Facebook   Zip File

Obligatory

La longa deviga preĝo

(Citenda unufoje en dudek kvar horoj)

Kiu deziras citi tiun ĉi preĝon, tiu ekstaru kaj turnu sin al Dio, kaj starante sur sia loko li rigardu dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ li atendus la kompaton de sia Eternulo, la Plej Indulga, la Kompatema. Tiam li diru:

Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj! Mi petegas al Vi je Tiuj, Kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Ekzaltita, la Plejglora, faru mian preĝon fajro forbruligonta la vualojn, kiuj elkludas min de Via beleco, kaj lumo, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.

Petegante li tiam levu la manojn al Dio − glorata kaj laŭdata Li estu − kaj diru:

Ho Vi, la Sopiro de la mondo kaj la Amato de la nacioj! Vi vidas min, turniĝanta al Vi, kaj senigita je ĉia ligo al iu ajn krom al Vi, kaj kroĉiĝanta al Via kordono, per kies movo ekscitiĝis la tuta kreaĵaro. Mi estas Via servanto, ho mia Eternulo, kaj la filo de Via servanto. Vidu, staras mi preta plenumi Vian volon kaj Vian deziron, sopirante nenion ol nur Vian bonplaĉon. Mi petegas al Vi je la Oceano de Via kompato kaj la Suno de Via graco, faru kun Via servanto, kiel Vi volas kaj ŝatas. Je Via potenco, kiu nemezureble superas ĉiun mencion kaj laŭdon! Kio ajn estas revelaciita de Vi, estas la sopiro de mia koro kaj al mia animo la plej kara. Ho Dio, mia Dio! Ne rigardu miajn esperojn kaj miajn farojn, sed rigardu nur Vian volon, kiu ampleksas la ĉielojn kaj la teron. Je Via Plej Granda Nomo, ho Vi Sinjoro de ĉiuj nacioj! Mi deziris nur kion Vi deziris kaj amas nur kion Vi amas.

Tiam li surgenuiĝu kaj klinante sian frunton al la tero, li diru:

Vi transcendas la priskribon de ĉiu ajn krom Vi mem kaj ĉies komprenon krom Vian propran.

Tiam li staru kaj diru:

Faru mian preĝon, ho mia Eternulo, fonto de vivantaj akvoj, per kiu mi vivu tiel longe kiel daŭros Via suvereneco kaj menciu Vin en ĉiu el Viaj mondoj.

Li refoje petegante levu siajn manojn kaj diru:

Ho Vi, de Kiu disigite koroj kaj animoj fandiĝis kaj per la fajro de Ties amo la tuta mondo estas ekflamigita! Mi petegas al Vi je Via Nomo, per kiu Vi subigis la tutan kreaĵaron: ne detenu de mi, kio estas ĉe Vi, ho Vi, Kiu regas super ĉiuj homoj! Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi fremdulo rapidas al sia plej ekzaltita hejmo sub la tendo de Via majesto kaj en la regno de Via kompato, kaj kiel tiu ĉi pekinto serĉas la oceanon de Via pardono, kaj tiu ĉi malaltulo la korton de Via gloro kaj tiu ĉi povra kreaĵo la aŭroron de Via riĉeco. Via estas la aŭtoritato ordoni, kion ajn Vi volas. Mi atestas, ke Vi estas glorenda en Viaj agoj kaj obeenda en Viaj ordonoj, kaj restu senrestrikta en Via dekretado.

Tiam li levu siajn manojn kaj ripetu trifoje la Plej Grandan Nomon.

Alláh’u’Abhá! Alláh’u’Abhá! Alláh’u’Abhá!

Tiam li klinu sin antaŭ Dio − laŭdata kaj glorata estu Li − kun la manoj sur la genuoj, kaj diru:

Vi vidas, ho mia Dio, kiel ekscitiĝis mia spirito en miaj membroj kaj korpo, aspirante adori Vin kaj sopirante memori kaj glori Vin; kiel ĝi atestas pri tio, kion la Lango de Via Ordono atestis en la regno de Via parolo kaj en la ĉielo de Via scio. En tiu ĉi stato, ho mia Eternulo, mi ame elpetas de Vi ĉion, kio estas ĉe Vi, por ke mi montru mian malriĉecon kaj gloru Vian donacemon kaj Viajn riĉaĵojn kaj deklaru mian senfortecon kaj evidentigu Vian forton kaj Vian potencon.

Tiam li staru kaj petante levu dufoje la manojn kaj diru:

Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Malavara. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ordonanto, je la komenco same kiel je la fino. Ho Dio, mia Dio! Via pardonemo kuraĝigis min, kaj Via kompatemo fortigis min, kaj Via voko min vekis, kaj Via graco min levis kaj min kondukis al Vi. Sed kiu, do, estas mi, ke mi povus kuraĝi stari ĉe la pordo al la urbo de Via proksimeco aŭ turni mian vizaĝon al la lumoj, kiuj brilas el la ĉielo de Via volo? Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi mizera kreaĵo frapas al la pordo de Via graco, kaj kiel tiu ĉi forpasema animo serĉas la riveron de eterna vivo el la manoj de Via donacemo. Estas Via la ordono ĉiutempe, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj, kaj mia estas la rezigno kaj volonta subiĝo sub Via volo, ho Kreinto de la ĉieloj!

Li tiam levu la manojn trifoje kaj diru:

Pli granda ol ĉiu grandulo estas Dio!

Tiam li surgenuiĝu kaj, klinante sian frunton sur la teron, li diru:

Tro alta Vi estas por ke la laŭdo de tiuj, kiuj estas proksimaj al Vi, povus ascendi ĝis la ĉielo de Via proksimeco aŭ ke la birdoj de la koroj de tiuj, kiuj estas sindonaj al Vi, atingus la enirejon de Via pordego. Mi atestas, ke Vi estas sanktigita super ĉiuj atributoj kaj sankta super ĉiuj nomoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Laŭdegata, la Plejglora.

Tiam li sidiĝu kaj diru:

Mi atestas, kion atestis ĉio kreita kaj la ĉielaj Kohortoj kaj la loĝantoj de la plejalta Paradizo kaj krom ili la Lango de Majesto mem el la plejglora Horizonto: ke Vi estas Dio, ke ne estas alia Dio krom Vi, kaj ke Li, Kiu estas manifestita, estas la Kaŝita Mistero, la Konservita Simbolo, per Kiu la literoj de l' “Estu!” estas interligitaj kaj kunmetitaj. Mi atestas ke estas Li, Kies nomo estas skribita de la Plumo de la Plejalta kaj Kiu estas menciita en la Libroj de Dio, la Sinjoro de la Trono en la alto kaj de la tero malsupre.

Tiam li staru rekte kaj diru:

Ho Sinjoro de ĉio estanta kaj Posedanto de ĉio videbla kaj nevidebla! Vi vidas miajn larmojn kaj suspirojn kaj aŭdas mian ĝemadon kaj ploradon kaj la lamentadon de mia koro. Je Via potenco! Miaj mispaŝoj retenis min proksimiĝi al Vi, kaj miaj pekoj tenis min for de la korto de Via sankteco. Via amo, ho mia Eternulo, riĉigis min, kaj separo de Vi detruis min kaj malproksimeco de Vi konsumis min. Mi petegas al Vi je Viaj piedsignoj en tiu ĉi sovaĝejo kaj je la vortoj “Ĉi tie estas mi. Ĉi tie estas mi”, kiujn Viaj Elektitoj eldiris en tiu ĉi vastejo, kaj je la spiroj de Via Revelacio kaj la mildaj ventoj de la Mateniĝo de Via Manifestiĝo: ordonu, ke fiksiĝu mia okulo je Via beleco kaj observu mi ĉion ajn en Via Libro.

Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan Nomon …

Alláh’u’Abhá! Alláh’u’Abhá! Alláh’u’Abhá!

… kaj klinu sin malsupren kun la manoj restantaj sur la genuoj kaj diru:

Gloron al Vi, ho mia Dio, ke Vi helpis al mi memori Vin kaj laŭdegi Vin kaj konigis al mi Lin, Kiu estas la Mateniĝo de Viaj signoj, kaj igis min kliniĝi antaŭ Via Moŝteco kaj igis min humiliĝi antaŭ Via Dieco kaj igis min rekoni tion, kio estas proklamita de la Lango de Via majesto.

Tiam li leviĝu kaj diru:

Ho Dio, mia Dio! Mia dorso estas klinita per la ŝarĝo de miaj pekoj kaj mia malatentemo detruis min. Kiam ajn mi kontemplas miajn malbonajn farojn kaj Vian bonvolemon, fandiĝas mia koro en mia interno kaj bolas mia sango en miaj vejnoj. Je Via Beleco, ho Vi, la Sopiro de la mondo! Mi ruĝiĝas levante mian vizaĝon al Vi, kaj miaj petantaj manoj hontas etendiĝi al la ĉielo de Via donacemo. Vi vidas, ho mia Dio, kiel miaj larmoj malhelpas al mi memori Vin kaj glori Viajn virtojn, ho Vi, la Sinjoro de la Trono en la altoj kaj de la tero malsupre! Mi petegas al Vi je la signoj de Via Reĝeco kaj je la misteroj de Via Regado, faru kun Viaj amatoj, kiel konvenas al Via boneco, ho Sinjoro de ĉio estanta, kaj kiel decas al Via graco, ho Reĝo de la vidata kaj nevidata!

Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan Nomon…

Alláh’u’Abhá! Alláh’u’Abhá! Alláh’u’Abhá!

… kaj surgenuiĝu kun sia frunto sur la tero kaj diru:

Gloron al Vi, ho nia Dio, ke Vi malsuprensendis al ni tion, kio proksimigas nin al Vi, kaj dotas nin per ĉio bona malsuprensendita de Vi en Viaj Libroj kaj Viaj Skriboj. Protektu nin, ni petegas al Vi, ho mia Eternulo, kontraŭ la multegaj vanaj fantazioj kaj senfruktaj imagoj. Vi vere estas la Potenca, la Ĉio-Scia.

Tiam li levu la kapon kaj sidiĝu kaj diru:

Mi atestas, ho mia Dio, kion Viaj Elektitoj atestis, kaj rekonas, kion la loĝantoj de la plejalta Paradizo kaj tiuj ĉirkaŭantaj Vian potencan Tronon rekonis. La regnoj de l’ tero kaj ĉielo estas Viaj, ho Sinjoro de la mondoj!

#4303
- Bahá'u'lláh

 

La Mallonga Deviga Preĝo

(Citenda unufoje dum diurno tagmeze, t.e. inter tagmezo kaj sunsubiro.)

Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min, por ke mi konu Vin kaj adoru Vin. Mi atestas ĉi- momente mian senfortecon kaj Vian potencon, mian povrecon kaj Vian riĉecon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta.

#4279
- Bahá'u'lláh

 

La mezlonga deviga preĝo

(Citenda kaj matene, kaj tagmeze kaj vespere. “Matene”, “tagmeze” kaj “vespere”, menciitaj je la Devigaj Preĝoj, signifas respektive la intervalojn inter sunleviĝo kaj tagmezo, inter tagmezo kaj sunsubiro, kaj de sunsubiro ĝis du horojn poste.)

Kiu deziras preĝi, tiu lavu siajn manojn, kaj dum la lavado li diru:

Fortigu mian manon, ho Dio, ke firme ĝi tenu Vian Libron per tia fideleco, ke la mondularo havu nenian potencon super ĝi. Ŝirmu ĝin, ke ĝi ne enmiksiĝu en io, kio ne konvenas al ĝi. Vi estas vere la Ĉiopova, la Plejpotenca.

Kaj lavante sian vizagon, li diru:

Mi turnis mian vizaĝon al Vi, ho mia Eternulo! Lumigu ĝin per la lumo de Via rigardo. Protektu ĝin, ke ĝi ne turnu sin al iu alia krom al Vi.

Tiam li ekstaru kaj, turninte sin al la Kiblo, li diru:

Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li. Liaj estas la regnoj de Revelacio kaj kreo. Vere, Li malkaŝis Tiun, Kiu estas la Tagiĝo de Revelacio, Kiu parolis sur Sinajo, per Kiu la Plejalta Horizonto ekbrilis kaj parolis la Lotosa Arbo, trans kiun ne eblas pasi, kaj per Kiu estas proklamita la voko al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero: «Jen, la Ĉionposedanta estas veninta. Tero kaj ĉielo, gloro kaj regado apartenas al Dio, la Sinjoro de ĉiuj homoj, kaj la Posedanto de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre!»

Tiam li klinu sin malsupren, kun la manoj restantaj sur la genuoj, kaj diru:

Ekzaltita Vi estas super mia laŭdo kaj la laŭdo de ĉiu apud mi, super mia priskribo kaj la priskribo de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj estas sur la tero!

Tiam, starante kun malfermitaj manoj, tenante la polmojn antaŭ la vizaĝo supren, li diru:

Ne senigu je siaj esperoj, ho mia Dio, tiun, kiu kun petegantaj fingroj sin kroĉis al la orlo de Via kompatemo kaj Via graco, Ho Vi, Kiu el ĉiuj kompatemaj estas la Plej Kompatema!

Tiam li sidiĝu kaj diru:

Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne estas alia Dio krom Vi. Vi vere revelaciis Vian Aferon, plenumis Vian Interligon kaj larĝe malfermis la pordon de Via graco al ĉiuj, kiuj restadas en la ĉielo kaj sur la tero. Beno kaj paco, saluto kaj gloro estu sur Viaj amatoj, kiujn la ŝanĝiĝoj kaj hazardoj de la mondo ne sukcesis malhelpi turni sin al Vi kaj kiuj fordonis ĉion sian esperante ricevi tion Vian. Vere, Vi estas la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

#4280
- Bahá'u'lláh

 

General

Asisto kaj helpo

Ho Vi, Kies vizaĝo estas la objekto de mia adoro, Kies beleco estas mia sanktejo, Kies restadejo estas mia celo, Kies laŭdo estas mia espero, Kies providenco estas mia akompananto, Kies amo estas la kaŭzo de mia estado, Kies mencio estas mia konsolo, Kies proksimeco estas mia deziro, Kies ĉeesto estas mia plej kara strebo kaj plej alta aspiro, mi petegas Vin ne deteni de mi, kion Vi ordonis por la elektitoj el inter Viaj sekvantoj. Kaj donacu al mi la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Vi vere estas la Reĝo de ĉiuj homoj. Estas neniu Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

#4344
- Bahá'u'lláh

 

Eternulo! Kompatindaj estas ni, donu al ni Vian favoron; malriĉaj, donacu al ni porcion el la oceano de Via riĉeco; senhavaj, provizu nin; malaltigitaj, donu al ni Vian gloron. La birdoj de la ĉielo kaj la bestoj de la kampo ĉiutage sian nutraĵon ricevas de Vi, kaj ĉiuj partoprenas Viajn prizorgon kaj amfavoron. Ne senigu tiun ĉi malfortulon je Via mirinda favoro, kaj per Via potenco donu al ĉi tiu senhelpulo Viajn donacojn. Donu al ni nian ĉiutagan panon kaj permesu Vian pliigon de la vivnecesaĵoj, por ke ni dependu de neniu krom Vi, komuniiĝu plene kun Vi, iru laŭ Viaj vojoj kaj proklamu Viajn misterojn. Vi estas la Ĉio-pova kaj la Amema kaj la Provizanto de la tuta homaro.

#4325
- `Abdu'l-Bahá

 

Li estas la Kompatema, la Ĉion-Donacanta!

Ho Dio, mia Dio! Vi vidas min, Vi konas min; Vi estas mia Haveno kaj mia Rifuĝejo. Neniun mi serĉis nek celos krom Vi; neniun vojon mi paŝis nek paŝos krom tiun de Via amo. En la senluma nokto de malespero mia okulo turnas sin atendema kaj esperplena al la tagiĝo de Via senlima korfavoro, kaj en la tagiĝa horo mia velkanta animo refresiĝas kaj fortikiĝas je rememoro pri Viaj beleco kaj perfekteco. Tiu, kiun la graco de Via kompatemo helpas, kvankam li estu nur guto, fariĝos senlima oceano, kaj la plej eta atomo, kiun asistas la alfluado de Via bonkoreco, brilegos kiel radianta stelo.

Ŝirmu sub Via protektado, ho Vi Spirito de pureco, Vi Kiu estas la Ĉion-Donacanta Provizanto, ĉi tiun sindediĉan, enamiĝintan servanton Vian. Helpu lin en ĉi tiu mondo surtera resti konstanta kaj firma en Via amo, kaj permesu, ke ĉi tiu kriple fluganta birdo atingu rifuĝejon kaj ŝirmejon en Via dia nesto, kiu restadas sur la ĉiela arbo.

#4328
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho mia Sinjoro, mia Amato, mia Deziro! Konsolu min en mia soleco kaj akompanu min en mia ekzilo. Forigu mian ĉagrenon. Faru min fidela al Via beleco. Senigu min de ĉio krom Vi. Allogu min per la bonodoro de Via sankteco. Kunigu min en Via Regno kun tiuj, kiuj seniĝis de ĉio krom Vi kaj alstrebas servi ĉe Via sankta sojlo, pretaj labori por Via Afero. Ebligu al mi esti unu el Viaj servantinoj, kiu atingis Vian bonfavoron. Vere, Vi estas la Graca, la Malavara.

#4329
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho Eternulo, mia Dio kaj mia Haveno en mia aflikto! Mia Ŝildo kaj mia Ŝirmo en miaj turmentoj! Mia Azilo kaj mia Rifuĝejo en horo de bezono, kaj en mia izoleco mia Kunulo! En mia angoro mia Konsolo, kaj en mia soleco amema Amiko! La Foriganto de la doloregoj de miaj ĉagrenoj, kaj la Pardonanto de miaj pekoj!

Nur al Vi mi turnas min, fervore petegante Vin per mia tuta koro, mia menso kaj mia lango, ke Vi protektu min de ĉio, kio kontraŭas Vian volon en ĉi tiu ciklo de Via dia unueco, kaj ke Vi purigu min de ĉiu malpuro, kiu malebligas al mi celadi senmakula kaj pura al la ombro de la arbo de Via graco.

Kompatu, ho Eternulo, la malfortulojn, sanigu la malsanulojn kaj forigu la brulantan soifon.

Feliĉigu la bruston, en kiu la fajro de Via amo bruletas, kaj ardigu ĝin per la flamo de Viaj ĉielaj amo kaj spirito. Ornamu la tabernaklojn de la dia unueco per la vesto de sankteco kaj metu sur mian kapon la kronon de Via favoro.

Lumigu mian vizaĝon per la brileco de la astro de Via donacemo kaj favore helpu min servadi ĉe Via sankta sojlo.

Superplenigu mian koron per amo al Viaj kreitaĵoj kaj permesu al mi farigi la signo de Via kompato, la montranto de Via favoro, la antaŭeniganto de konkordo inter Viaj amatoj, sindona al Vi, laŭtiganta Vian laŭdon kaj forgesema pri mi mem, sed ĉiam atenta pri tio, kio apartenas ai Vi.

Ho Dio, mia Dio! Ne detenu de mi la brizojn de Via pardono kaj favoro kaj ne senigu min je la fontoj de Via helpo kaj bonvolo.

Sub la ombro de Viaj ŝirmantaj flugiloj lasu min nesti kaj ĵetu sur min la rigardon de Via ĉionprotektanta okulo.

Malligu mian langon por laŭdi Vian nomon inter Via homaro, ke mia voĉo leviĝu en grandaj kunvenoj, kaj el miaj lipoj senĉese fluu Via laŭdo.

Vere, Vi estas la Donema, la Glora, la Potenca, la Ĉio-pova.

#4336
- `Abdu'l-Bahá

 

Firmeco en la Interligo

Glorata estu Vi, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas Vin je Li, Kiu estas Via Plej Alta Nomo, Kiun amare afliktis tiuj el Viaj kreitoj, kiuj rifuzis Vian veron, kaj Kiu estis ĉirkaŭata de angoroj, kiajn neniu buŝo povus eldiri, permesu, ke mi memoru Vin kaj festu Vian laŭdon en ĉi tagoj, kiam ĉiuj sin turnis for de Via beleco, disputis kontraŭ Vi kaj senestime sin turnis for de Tiu, Kiu estas la Revelacianto de Via Kredo. Ekzistas neniu, ho mia Eternulo, por helpi Vin krom Via propra Memo, kaj nenia potenco por Vin asisti krom Via propra. Mi petegas al Vi: faru min kapabla resti fidela al Via amo kaj Via memoro. Tio estas, vere, al mi ebla, kaj Vi estas Tiu, Kiu konas ĉion en mi. Vi vere estas la Konanto, la Scianto pri ĉio. Ne senigu min, ho mia Eternulo, je la briloj de la lumo de Via vizaĝo, kies klaro iluminas la tutan mondon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plejpotenca, la Plejglora, la Ĉiam-Pardonanta.

#4343
- Bahá'u'lláh

 

Glorata estu Via Nomo, ho Eternulo, mia Dio! Mi petegas Vin je Via potenco, kiu ĉirkaŭas ĉiujn kreitaĵojn, kaj je Via suvereneco, kiu superas la tutan universon, kaj je Via Vorto, Kiu estas kaŝita pro Via saĝeco kaj per Kiu Vi kreis la ĉielon kaj la teron, ke Vi ebligu al ni esti konstantaj en nia amo al Vi kaj en nia obeado al Via volo, kaj ke ni fiksu nian rigardon al Via Vizaĝo kaj atestu Vian gloron. Ebligu al ni, ho mia Dio, dissemi Viajn signojn inter Viaj kreitoj kaj gardi Vian Kredon je Via regno. Eterne Vi ekzistas sendepende de la mencio de ĉiuj el Viaj kreitoj kaj ĉiam restos tia, kia Vi estas. En Vin mi metas mian tutan konfidon, al Vi mi turnas mian vizaĝon, la kordonon de Via amema prizorgo mi firme tenas, kaj al la ombro de Via kompato mi rapidas. Ne pelu min kiel ĉagreniton for el Via pordo, ho mia Dio, kaj ne detenu de mi Vian favoron, ĉar nur al Vi mi sopiras. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej-Donacema. Laŭdado estu al Vi, ho Vi, Kiu estas la Plejamata de tiuj, kiuj konas Vin.

#4348
- Bahá'u'lláh

 

Laŭdegata estas Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Vi estas Tiu, Kiun ĉio adoras kaj Kiu Mem adoras nenion, Kiu estas la Sinjoro de ĉio kaj estas nenies vasalo, Kiu scias ĉion kaj estas konata de neniu. Vi deziris konigi Vin al la homoj; tial Vi, per unu vorto el Via buŝo, ekestigis la kreaĵaron kaj formis la universon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Formanto, la Kreanto, la Ĉiopova, la Plejpotenca. Mi petegas al Vi, je ĝuste tiu vorto, kiu ekbrilis super la horizonto de Via volo, ebligu al mi trinki profunde el la vivakvoj, per kiuj vivigis Vi la korojn de Viaj elektitoj kaj vigligis la animojn de tiuj amantaj Vin, por ke mi ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe mian vizaĝon plene turnu al Vi. Vi estas la Dio de potenco, de gloro kaj graco. Ne estas alia Dio krom Vi, la Reganto Supera, la Ĉioglora, la Ĉioscia.

#4339
- Bahá'u'lláh

 

Ho Vi kompatema Dio! Dankoj estu al Vi por ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantajn okulojn kaj donacis al mi aŭdantajn orelojn. Vi kondukis min al Via regno kaj gvidis min sur Vian vojon. Vi montris al mi la ĝustan direkton kaj igis min eniri la Arkeon de Saviĝo. Ho Dio! Igu min konstanta, firma kaj fidela. Protektu min de teruraj provoj kaj gardu kaj ŝirmu min en la fortikaĵo de Via Sankta Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca! Vi estas la Vidanta! Vi estas la Aŭdanta! Ho Vi kompatema Dio! Donacu al mi koron, kiu estu iluminita kiel spegulo per la lumo de Via amo, kaj inspiru al mi pensojn kapablajn ŝanĝi la mondon al rozĝardeno per la elverŝoj de ĉiela graco. Vi estas la Kompatema, la Malavara! Vi estas la Granda Bonfara Dio!

#4327
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho Eternulo, mia Dio! Asistu Viajn amatojn, por ke ili estu firmaj en Via Kredo, iru Viajn vojojn kaj estu persistemaj en Via Afero. Donu al ili Vian gracon por kontraŭstari la atakojn de egoismo kaj pasio kaj por sekvi la lumon de la ĉiela gvidado. Vi estas la Potenca, la Graca, la Mem-Ekzistanta, la Donacanto, la Kompatema, la Ĉio-pova, la Plej Malavara.

#4333
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho mia Sinjoro kaj mia espero! Helpu Vi la amatojn Viajn persisti en Via potenca Interligo, resti fidela al Via evidenta Afero kaj efektivigi la ordonojn, kiujn Vi por ili dekretis en Via Libro de l’ Splendoroj; por ke ili fariĝu standardoj de l’ gvidado kaj lampoj de l’ Kompanio supra, fontoj de Via saĝo senlima kaj steloj ĝuste direktantaj brilante desur la ĉielaj altoj. Vere estas Vi la Nevenkebla, la Ĉiopova, la Ĉiopotenca.

#4373
- `Abdu'l-Bahá

 

Forpasintoj

Ho mia Dio! Ho Vi, pardonanto de pekoj, donacanto de bonoj, forpelanto de afliktoj! Vere, mi petegas Vin pardoni la pekojn de tiuj, kiuj lasis sian fizikan veston kaj ascendis en la mondon spiritan. Ho mia Eternulo! Purigu ilin de misfaroj, forpelu iliajn ĉagrenojn kaj sanĝu ilian sombron al lumo. Faru, ke ili eniru la ĝardenon de feliĉo, lavu ilin per la plej pura akvo kaj lasu ilin ekvidi Vian helegon sur la monto plej alta.

(‘Abdu’l-Bahá)

#4315
- `Abdu'l-Bahá

 

Gepatroj

Ho Eternulo! En tiu ĉi Plej Granda Misio Vi akceptas la propeton de infanoj por siaj gepatroj. Tio estas unu el la apartaj senlimaj donacoj de tiu ĉi Misio. Tial, ho Vi bona Sinjoro, akceptu la peton de tiu ĉi servanto Via ĉe la sojlo de Via ununureco kaj mergu lian patron en la oceanon de Via graco, ĉar ĉi tiu filo leviĝis por plenurni al Vi servojn kaj ĉiutempe penadas sur la vojo de Via amo. Vere, Vi estas la Donanto, la Pardonanto kaj la Bonkora!

#4313
- `Abdu'l-Bahá

 

Homaro

Ho Vi bonkora Sinjoro! Vi kreis la tutan homaron el la sama radiko. Vi decidis, ke ĉiuj apartenu al la sama familio. En Via Sankta Ĉeesto ili ĉiuj estas Viaj servantoj, kaj la tuta homaro trovas protekton en Via Sanktejo. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ Via Festena Tablo. Ĉiuj estas lumigataj de la lumo de Via Providenco. Ho Dio! Vi estas bonkora al ĉiuj. Vi zorgas pri ĉiuj, protektas ĉiujn, donas vivon al ĉiuj. Vi donacis al ĉiu kaj ĉiuj talentojn kaj kapablojn, kaj ĉiuj estas mergiĝintaj en la Maro de Via Kompatemo. Ho Vi bonkora Sinjoro! Unuigu ĉiujn. Faru, ke la religioj akordiĝu kaj unuigu la popolojn, ke ili konsideru sin kiel unu familion kaj la tutan teron kiel unu hejmon. Vivu ili kune en perfekta harmonio! Ho Dio! Levu la standardon de la unueco de la homaro. Ho Dio! Starigu la Plej Grandan Pacon! Kuneforĝu, ho Dio, la korojn! Ho Vi bonkora Patro, Dio! Ĝojigu niajn korojn per la bonodoro de Via amo. Briligu niajn okulojn per la Lumo de Via Gvido. Ĝojigu niajn orelojn per la belsono de Via Vorto kaj protektu nin ĉiujn en la fortikaĵo de Via Providenco. Vi estas la Potenca kaj la Forta, Vi estas la Pardonema, kaj Vi estas Tiu, Kiu indulgas la mankojn de la tuta homaro.

#4320
- `Abdu'l-Bahá

 

Infanoj kaj Junuloj

Ho Dio! Eduku ĉi tiujn infanojn. Ĉi infanoj estas la plantoj de Via horto, la floroj de Via kampo, la rozoj de Via ĝardeno. Faru, ke Via pluvo akvumu ilin, ke la Suno de l'Realo brilu sur ilin per Via amo. Viaj brizoj freŝigu ilin, por ke ili estu edukataj, kresku kaj evoluu, kaj montriĝu en pleja beleco. Vi estas la Donanto. Vi estas la Mizerikorda.

#4317
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho Dio! Gvidu min, protektu min, faru min lumanta lampo kaj stelo brila. Vi estas la Pova kaj la Potenca.

#4319
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho Dio! Eduku ĉi tiun malgrandan bebon en la sino de Via amo kaj donu al ĝi lakton el la mamo de Via Providenco. Kultivu ĉi freŝan planton en la rozĝardeno de Via amo kaj helpu ĝin kreski per la pluvo de Via donacemo. Faru ĝin infano de la regno kaj gvidu ĝin al Via ĉiela reĝlando. Vi estas potenca kaj bona, kaj Vi estas la Donacanto, la Grandanima, la Sinjoro de nesuperebla donacemo.

#4316
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho Dio! Lumigu ĉi tiun junulon kaj favoru ĉi tiun malfortulon. Donacu al li scion, garantiu al li forton ĉiutage pliiĝantan kaj gardu lin sub la ŝirmo de Via protektado, tiel ke il estu pur-savita de ĉia peko, sindonu por la servo al Via Kredo, konduku la devojiĝintojn, gvidu la malriĉulojn kaj malfortulojn, liberigu la kaptitojn kaj veku la dormantojn, por ke ĉiuj estu benataj per rememoro kaj adoro al Vi. Vi estas la Potenca, la Saga!

#4318
- `Abdu'l-Bahá

 

Instruado

Laŭdegata estu Via nomo, ho mia Dio, ĉar Vi manifestis tiun Tagon, kiu estas la Reĝo de la Tagoj, la Tagon, kiun Vi anoncis al Viaj Elektitoj kaj Viaj Profetoj en Viaj plej elstaraj Epistoloj, la Tagon, en kiu Vi elverŝis la lumon de la gloro de ĉiuj Viaj nomoj super la tuta kreitaro. Granda estas la beniteco de ĉiu ajn, kiu direktis sin al Vi kaj eniris Vian ĉeeston kaj kaptis la sonojn de Via voĉo. Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je la nomo de Tiu, Kiun adorplene ĉirkaŭas la regno de Viaj nomoj, ke bongrace Vi volu asisti al tiuj karaj al Vi, por ke ili gloru Vian vorton inter la servantoj Viaj kaj disverŝu la laŭdadon al Vi inter Viaj kreitoj, por ke Via revelacio rave plenigu la animojn de ĉiuj vivantaj sur Via tero.

Ĉar Vi gvidis ilin, ho mia Eternulo, al la vivigaj akvoj de Via graco, permesu do je Via malavareco, ke ili ne estu tenataj for de Vi; kaj ĉar Vi alvokis ilin al Via tronejo, ne forpelu ilin do el Via ĉeesto, je Via ama prizorgo. Venigu sur ilin, kio plene malligos ilin de ĉio krom Vi, kaj igu ilin kapablaj altiĝi ĝis la sfero de Via proksimeco, tiel ke nek la leviĝo de la subpremanto nek la sugestoj de tiuj, kiuj malkredas je Via plej majesta kaj plej forta Memo, sukcesu deteni ilin de Vi.

#4354
- Bahá'u'lláh

 

Ho mia Dio, helpu Vian servanton levi alten la Vorton kaj refuti, kio estas vana kaj falsa, kaj establi la veron, dissemi la sanktajn versojn, riveli la radiojn kaj briligi la matenan lumon en la koroj de la fidelaj. Vi estas vere la Donema, la Pardonanta.

#4334
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho Dio! Ho Dio! Jen birdo flugilrompita kiu nur tre malrapide flugas – asistu ĝin ke ĝi soru al la pinto de bonstato kaj savo, ke glitu ĝi en ekstrema ĝojo kaj feliĉo tra la senlima spaco, ekkantu sian melodion en Via Majesta Nomo tra ĉiuj regionoj, gajigu la orelojn per ĉi voko kaj briligu la okulojn per la signoj de gvidado.

Ho Eternulo! Estas mi sola, forlasita kaj humila. Por mi ne estas subteno alia ol Vi, nek helpanto krom vi, nek vivtenanto apud Vi. Konfirmu min en mia servado al Vi, asistu min per Viaj anĝelaroj, faru min triumfantan proklamanton de Via Vorto kaj permesu min proklami Vian saĝecon inter Viaj kreitoj. Vere, Vi estas la helpanto de la malfortuloj, la defendanto de la etuloj, kaj vere, Vi estas la Forta, la Potenca, la Senlima.

#4372
- `Abdu'l-Bahá

 

Kiu ekas al vojaĝo ien por diskonigi la kredon, tiu citu tiun ĉi preĝon tage kaj nokte dum siaj vojaĝoj tra fremdaj landoj:

Ho Dio, mia Dio! Vi vidas min ravita kaj altirata de Via glora reĝejo, flamigata per la fajro de Via amo inter la homaro, heroldo de Via regno en tiuj ĉi grandaj vastaj landoj, fortranĉita de ĉio alia krom Vi, fidanta al Vi, forlasinta ripozon kaj komforton, for de mia indiĝena hejmo, migranto en tiuj ĉi regionoj, fremdulo falinta surteren, humila antaŭ Via altega Sojlo, obeema al la ĉielo de Via ĉiopova gloro, peteganta al Vi en la mezo de la nokto kaj je tagekiĝo, alvokanta kaj alpreĝanta Vin matene kaj vespere por graceme helpi min servi Vian Aferon, disvastigi ĉien Viajn Instruojn kaj laŭdegi Vian Vorton tra la tutaj Oriento kaj Okcidento. Ho, Eternulo! Fortigu mian lumbon, kapabligu min servi al Vi per pleja penado kaj ne forlasu min al mi mem, soleca kaj senhelpa en tiu ĉi forejo. Ho, Eternulo! Donacu al mi komunion kun Vi en mia forlasiteco kaj estu mia kunestanto en tiuj ĉi fremdaj landoj. Vere, Vi konfirmas kiun ajn Vi volas je tio kion Vi deziras, kaj vere Vi estas la Ĉio-pova, la Plejpotenca.

#4335
- `Abdu'l-Bahá

 

Laŭdo kaj Danko

Ĉiuj laŭdoj, ho mia Dio, estu al Vi, Kiu estas la Fonto de ĉia gloro kaj majesto, de grandeco kaj honoro, de suvereneco kaj reĝeco, de alteco kaj favoro, de sankta timo kaj potenco. Kiun ajn Vi volas, Vi altiras al la Plej Sankta Oceano, kaj al kiu ajn Vi deziras, Vi donacas la honoron konfesi Vian Eternan Nomon. El ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, neniu povas rezisti la efikon de Via suverena volo. De eterne Vi regas la tutan kreitaron, kaj Vi ĉiam regados super ĉiuj kreitaĵoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la ĉiopova, la Plejlaŭdegata, la Plejpotenca, la Plejsaĝa. Lumigu, ho Eternulo, la vizaĝojn de Viaj servantoj, por ke ili vidu Vin, kaj purigu iliajn korojn, por ke ili turnu sin al la kortego de Viaj ĉielaj favoroj kaj konfesu Tiun, Kiu estas Via Malkaŝanto kaj la Fonto de Via Esenco. Vere, Vi estas la Reganto de ĉiuj mondoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Senlima,la Ĉionvenkanta.

#4338
- Bahá'u'lláh

 

Benita estas la punkto, kaj la domo, kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la ŝirmejo, kaj la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la kampo, kie oni Dion mencias kaj Lin laŭde gloras.

#4337
- Bahá'u'lláh

 

Malligiteco

Multe da frostaj koroj, ho mia Dio, ekflamis per la fajro de Via Kredo, kaj multaj dormantoj vekiĝis per la dolĉeco de Via voĉo. Kiom da vaguloj serĉis rifuĝon sub la ombro de la arbo de Via unueco, kaj kiom da soifantoj anhele strebis al la fonto de Viaj vivigaj akvoj dum la tagoj Viaj! Benata estas tiu, kiu direktis sin al Vi kaj hastis por atingi la Tagiĝon de la Lumoj de Via Vizaĝo. Benata estas tiu, kiu sin tutkore turnis al la Leviĝejo de Via Revelacio kaj la Fonto de Via inspiro. Benata estas tiu, kiu elspezis sur Via vojo, kion Vi estis donacinta al li pro Viaj malavaro kaj favoro. Benata estas tiu, kiu en sia korimpeta sopiro al Vi ĵetis for ĉion alian krom Vi. Benata estas tiu, kiu ĝuis konfidan komunon kun Vi kaj senigis sin je ĉiuj ligoj al iu ajn krom Vi. Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je Tiu, Kiu estas Via Nomo, Kiu per la potenco de Via suvereneco kaj forto leviĝis super la horizonto de Sia malliberejo, ke Vi ordonu al ĉiuj tion, kio estas konvena al Vi kaj kio decas je Via plejalteco. Via potenco vere superas ĉion.

#4350
- Bahá'u'lláh

 

Mi petegas al Vi, ho mia Dio, je Via nomo, kies brileco ĉirkaŭas la teron kaj la ĉielon, ebligi al mi tiel cedi mian volon al tio, kion Vi dekretis en Viaj Epistoloj, ke mi ĉesu trovi en mi ian deziron krom tio, kion Vi deziras pere de la potenco de Via suvereneco, kaj ian volon krom tio, kion Vi difinas por mi de Via volo.

#4352
- Bahá'u'lláh

 

Diru: Dio sufiĉas al ĉio kaj super ĉio, kaj nenio en la ĉieloj nek sur la tero krom Dio sufiĉas. Vere, Li estas en Si Mem la Scianto, la Subtenanto, la Ĉio-pova.

#4357
- The Báb

 

Mateno

Mi vekiĝis sub Via ŝirmo, ho mia Dio, kaj decas al tiu, kiu serĉas tiun ŝirmon, restadi en la Sanktejo de Via protekto kaj la Fortikaĵo de Via defendo. Iluminu mian internan estaĵon, ho mia Eternulo, per la majesto de la Tagiĝo de Via Revelacio, samkiel Vi iluminis mian eksteran estaĵon per la matena lumo de Via favoro.

#4340
- Bahá'u'lláh

 

Mi ellitiĝis ĉi-matene pro Via favoro, ho mia Dio, kaj iris for el mia hejmo, fidante tutplene je Vi kaj konfidante min al Via prizorgo. Donu al mi el la ĉielo de Via kompato benon Vian kaj ebligu al mi reveni hejmen tiel sekure, kiel vi ebligis al mi foriri sub Via protekto, kun miaj pensoj konstante fiksitaj al Vi. Ne estas alia Dio krom Vi, la Unusola, la Ne-komparebla, la Ĉioscia, la Plejsaĝa.

#4341
- Bahá'u'lláh

 

Pardono

Ho Vi, pardonema Sinjoro! Vi estas la ŝirmo de ĉiuj ĉi Viaj servantoj. Vi konas la sekretojn kaj scias pri ĉiuj aferoj. Ni ĉiuj estas senhelpaj, kaj Vi estas la Potenca, la Ĉiopova. Ni ĉiuj estas pekantoj, kaj Vi estas la Pardonanto de pekoj, la Mizerikorda, la Kompatema. Ho Eternulo! Ne atentu niajn malperfektecojn. Traktu nin laŭ Via graco kaj malavaro. Multaj estas niaj malperfektecoj, sed senlima estas la oceano de Via pardonemo. Nia malforteco estas doloriga, sed klaraj estas la evidentoj de Via helpo kaj asisto. Tial firmigu kaj fortigu nin. Ebligu al ni fari tion, kio decas ĉe Via sankta Sojlo. Lumigu niajn korojn, donacu al ni klarvidajn okulojn kaj atentemajn orelojn. Revivigu la mortintojn kaj kuracu la malsanulojn. Donu riĉon al la malriĉuloj kaj donu pacon kaj sekuron al la timemaj. Akceptu nin en Via regno kaj lumigu nin per la lumo de gvidado.

Vi estas la Potenca kaj la Ĉio-pova. Vi estas la Grandanima. Vi estas la Indulga. Vi estas la Bonkora.

#4331
- `Abdu'l-Bahá

 

Protektado

Laŭdata estu Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas Vin je Via Nomo, per kiu eksonis la Horo kaj venis la Releviĝo, kaj kaptis timo kaj tremo ĉiujn, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, pluvigu el la firmamento de Via mizerikordo kaj el la nuboj de Via tenera kompatemo tion, kio ĝojigos la korojn de Viaj servantoj, kiuj turnis sin al Vi kaj helpis Vian Aferon. Protektu Viajn geservantojn, ho mia Eternulo, kontraŭ la sagoj de vantaj kapricoj kaj vanaj imagoj, kaj donu al ili, el la manoj de Via graco, trinkon de la milde fluanta akvo de Via kono. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Plejalta, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

#4345
- Bahá'u'lláh

 

Ho mia Eternulo! Vi scias, ke la homoj estas ĉirkaŭataj de doloroj kaj afliktoj kaj de malfacilaĵoj kaj ĉagrenoj. Ĉiu tento kaptas la homon, kaj ĉiu terura mizero atakas lin kvazaŭ serpento. Ne estas ŝirmo kaj rifuĝo por li krom sub la flugiloj de Viaj protekto, gardo, zorgo kaj konservado. Ho Vi Kompatema! Ho mia Eternulo! Via protektado estu mia armo, Via konservado mia ŝirmo, humileco antaŭ la pordo de Via unueco mia gvardio, kaj Viaj zorgado kaj defendo miaj fortikaĵo kaj restadejo. Protektu min de la sugestoj de memo kaj deziro, kaj gardu min de ĉiu malsano, tento, malfacilaĵo kaj aflikto. Vere, Vi estas la Protektanto, la Gardanto, la Konservanto, la Sufiĉanto, kaj vere Vi estas la Kompatema el la Plej Kompatemaj!

#4321
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho Dio, mia Dio! Ŝirmu Viajn fidelajn servantojn je la malbonoj de memo kaj pasio, protektu ilin per la gardema okulo de Via amfavoro je ĉiuj malico, malamo kaj envio, ŝirmu ilin en la nekaptebla fortikaĵo de Via prizorgo, kaj, sekuraj je la pikiloj de dubo, faru ilin la malkaŝantoj de Viaj gloraj signoj, lumigu iliajn vizaĝojn per la brilegaj radioj elvenantaj el la Tagiĝo de Via dia unueco, feliĉigu iliajn korojn per la versoj revelaciitaj el Via sankta regno, fortikigu iliajn lumbojn per Via ĉion-reganta potenco, kiu venas el Via regno de gloro. Vi estas la Plej Donacema, la Protektanta, la Ĉio-pova, la Bonvola.

#4326
- `Abdu'l-Bahá

 

Renkontiĝo

Ho Vi, bonema Dio! Jen Viaj geservantoj, kiuj kolektiĝis en tiu ĉi kunveno, sin turnis al Via regno kaj bezonas Vian favoron kaj benon. Ho Vi Dio! Malkaŝu kaj evidentigu la signojn de Via ununureco entenatajn en ĉiuj realoj de la vivo. Revelaciu kaj disvolvu la virtojn, kiujn Vi metis latentaj kaj kaŝitaj en tiujn ĉi homajn realojn. Ho Dio! Ni estas kvazaŭ plantoj, kaj Via malavaro estas kiel la pluvo; refresigu kaj kreskigu tiujn ĉi plantojn per Via donacado. Ni estas Viaj servantoj; liberigu nin el la katenoj de materia ekzisto. Ni estas sensciaj; saĝigu nin. Ni estas mortaj; vivigu nin. Ni estas materiaj; dotu nin per spirito. Ni estas senprivilegiaj; malkaŝu al ni Viajn misterojn. Ni estas senhavaj; riĉigu kaj benu nin el Via senlima trezorejo. Ho Dio! Revivigu nin; donu al ni vidkapablon; donu al ni aŭdkapablon; kutimigu nin je la misteroj de la vivo, por ke la sekretoj de Via regno revelaciiĝu al ni en ĉi mondo de ekzisto kaj ke ni konfesu Vian ununurecon. Ĉiu donaco devenas de Vi; ĉiu beno estas Via. Vi estas potenca. Vi estas forta. Vi estas la Donanto, kaj Vi estas la Ĉiam-Malavara.

#4323
- `Abdu'l-Bahá

 

Sanigo

Via nomo estas mia kuraco, ho mia Dio, kaj rememoro pri Vi mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi mia akompananto. Via mizerikordo al mi estas mia sanigo kaj mia helpo en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Vi vere estas la Ĉio-dona, la Ĉio-scia, la Plejsaĝa.

#4311
- Bahá'u'lláh

 

Ho Dio, mia Dio! Mi petegas al Vi je la oceano de Via kuraco, kaj je la brilo de la Tagstelo de Via favoro, kaj je Via Nomo, per kiu Vi subigis Viajn servantojn, kaj je la penetra forto de Via plej supera Vorto kaj la potenco de Via plej majesta Plumo, kaj je Via mizerikordo ekzistanta jam de antaŭ la kreo de ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, purigu min per la akvoj de Via malavaro de ĉiu aflikto kaj malordo, kaj de ĉia feblo kaj malforto. Vi vidas, ho mia Sinjoro, la peteganton Vian atendanta ĉe la sojlo de Via graco, kaj tiun, kiu metis ĉiujn siajn esperojn je Vi, alkroĉita al la kordono de Via malavaro. Ne lasu lin, mi petegas al Vi, sen tio, kion li serĉas el la oceano de Via graco kaj de la tagstelo de Via ama prizorgo. Potenca Vi estas fari kion Vi ŝatas. Estas neniu alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

#4310
- Bahá'u'lláh

 

Estas Li la Saniganto, la Sufiĉanto, la Helpanto, la Ĉion-Pardonanta, la Ĉiel-Kompatema.

Alvokas mi Vin, ho Ekzaltita, ho Fidela, ho Glora! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Reganto, ho Stariganto, ho Juĝisto! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Senegala, ho Eternulo, ho Unika! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Plej Laŭdata, ho Sankta, ho Helpanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kurac-anta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Ĉionscia, ho Plej Saĝa, ho Plej Granda! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Milda, ho Majesta, ho Ordonanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Amata, ho Ŝatata, ho Ravanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Plej Potenca, ho Subten-anta, ho Fortega! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kurac-anta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Reganta, ho Mem-Ekzistanta, ho Ĉion-Scianta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Spirito, ho Lumo, ho Plej Manifesta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Vi al Kiu ĉiuj sin turnas, ho al ĉiuj Konata, ho al ĉiuj Kaŝita! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Forvualita, ho Triumf-anta, ho Donacanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Ĉio-Potenca, ho Helpanta, ho Kaŝanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Formanta, ho Kontentiganta, ho Vi Elradikiganta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Soranta, ho Kunvokanta, ho Ekzaltiganta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kurac-anta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Perfektiganta, ho Sen-katena, ho Malavara! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Bonfara, ho Retenanta, ho Kreanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Plej Sublima, ho Belega, ho abunde Donanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Justa, ho Graca, ho Donacema! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Ĉion-Komandanta, ho eterne Ezistanta, ho Plej Konanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Grandioza, ho Vi de l' tagoj eternaj, ho Grandanima! Vi la Sufiĉ-anta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho bone Gardita, ho Sinjoro de l' Ĝojo, ho Dezirata! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Vi Afabla al ĉiuj, ho Vi Kompata al ĉiuj, ho Plej Bonvola! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Haveno por ĉiuj, ho Ŝirmo por ĉiuj, ho Ĉion-Konservanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Vi Helpanto por ĉiuj, ho Vi Alvokita de ĉiuj, ho Viviganto! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Malkovranto, ho Detru-anto, ho Plej Milda! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Vi mia Animo, ho Vi mia Amato, ho Vi mia Kredo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Vi la Sensoifiganto, ho Transcenda Sinjoro, ho Plej Kara! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Plej Granda Rememoro, ho Plej Nobla Nomo, ho Vi Plej Eterna Vojo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Plej Laŭdata, ho Plej Sankta, ho Sanktigata! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Malliganto, ho Konsil-anto, ho Vi Savanto! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Amiko, ho Kuracisto, ho Kaptanto! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Gloro, ho Belo, ho Abunda! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Plej Fidata, ho Plej Amanta, ho Sinjoro de l' Aŭro! Vi la Sufiĉ-anta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Ekflamiganto, ho Brilig-anto, ho Alportanto de Ravo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Sinjoro de Abundo, ho Plej Kompatema, ho Vi Plej Indulga! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Konstanta, ho Vivdon-anta, ho Origino de ĉia Ezistado! Vi la Sufiĉ-anta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Vi Kiu ĉion penetras, ho Ĉion-Vidanta Dio, ho Sinjoro de l' Esprim-iĝo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Manifesta sed Kaŝita, ho Nevidata sed Bonkonata, ho Rigardanto serĉata de ĉiuj! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kurac-anta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Alvokas mi Vin, ho Vi Kiu mortigas la Amantojn, ho Dio de Graco por la pekantoj!Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Ho Sufiĉanto, alvokas mi Vin, ho Sufiĉanto!

Ho Kuracanto, alvokas mi Vin, ho Kuracanto!

Ho Konstanta, alvokas mi vin, ho Konstanta!

Vi la Eterne Konstanta, ho Vi la Eternulo!

Sanktigata estas Vi, ho Mia Dio! Mi petegas al Vi je Via malavaro, per kiu la pordegoj de Via grandanimeco kaj graco estis vaste malferm-itaj, per kiu la Templo de Via Sankteco estis starigita sur la trono de l' eterneco; kaj je Via kompato per kiu Vi invitis ĉion kreitan al la tablo de Viaj malavaroj kaj donacoj; kaj je Via graco per kiu Vi respondis en Vi Mem per Via vorto "Jes!" nome de ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, je la horo kiam Via suvereneco kaj Via grandeco estis revelaciitaj, je la temp' aŭrora kiam la potenco de Via dominado fariĝis manifesta. Kaj denove mi petegas Vin, je tiuj ĉi nomoj plej belaj, je tiuj ĉi atributoj plej noblaj kaj sublimaj, kaj je Via plej Ekzaltita Rememoro, kaj je Via pura kaj senmakula Beleco, kaj je Via kaŝita Lumo en la plej kaŝita pavilono, kaj je Via Nomo, vestita per la vesto de l' aflikto ĉiumatene kaj ĉiuvespere, protektu la posedanton de tiu ĉi benita Epistolo, kaj kiu ajn recitas ĝin, kaj kiu renkontas ĝin, kaj kiu ĉirkaŭas la domon en kiu troviĝas ĝi. Kuracu Vi, do, per ĝi ĉiun malsanulon, suferanton kaj povrulon de ĉia sufero kaj malbonfarto, de ĉia abomena aflikto kaj zorgo, kaj gvidu Vi per ĝi ĉiun ajn kiu deziras ekiri sur la padoj de Via gvidado kaj la vojoj de Via pardono kaj graco.

Vi vere estas la Potenca, la Ĉion-Sufiĉanta, la Kuracanta, la Protektanto, la Donanta, la Kompatema, la Ĉiel-Malavara, la Ĉiel-Grandanima.

#8491
- Bahá'u'lláh

 

Spirita kreskado

Kreu en mi puran koron, ho mia Dio, kaj renovigu en mi trankvilan konsciencon, ho mia Espero! Per la spirito de potenco firmigu min en Via Kredo, ho mia Plejamata, kaj per la lumo de Via gloro revelaciu al mi Vian vojon, ho Vi, la Celo de mia deziro! Per la potenco de Via transcenda forto levu min en la ĉielon de Via sankteco, ho Fonto de mia ekzisto, kaj per la brizoj de Via eterneco ĝojigu min, ho Vi, Kiu estas mia Dio! Viaj ĉiamaj melodioj spiru trankvilon sur min, ho mia Akompananto, kaj la riĉoj de Via praa vizaĝo liberigu min de ĉio krom Vi, ho mia Mastro, kaj la sciigo de la revelacio de Via nepereonta Esenco alportu al mi ĝojon, ho Vi, Kiu estas la plej malkaŝita el la malkaŝitaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj!

#4346
- Bahá'u'lláh

 

Mia Dio, la celo de mia adorado kaj de mia sopirado, Vi la Ĉiom-Bonkora, la Plej Kompatema! Ĉia vivo estas de Vi kaj ĉian potencon enmane tenas Via ĉiopovo. Kiun ajn levas Vi, tiu estas altigita super la anĝeloj kaj atingas la rangon de l’ „Vere, Ni lin levis al rango alta!”; kaj kiun ajn humiligas Vi fariĝas malpli ol polvo, ne, eĉ malpli ol nenio.

Ho Dia Providenco! Spite nian malicon, pekadon kaj senbridon serĉas ni tamen de Vi „sidejon de l’ vero” kaj sopiras ekvidi la vizaĝon de la Reĝo Ĉio-Pova. Estas Via la ordono, apartenas al Vi ĉia suvereneco kaj kliniĝas antaŭ Via dekreto la reĝlando de la potenco. Ĉio ajn farita de Vi estas pura justeco, ne, la vera esenco de l’ graco. Unusola brileto el la splendoj de Via nomo, la Ĉio-Kompatema, sufiĉas por forigi kaj elviŝi el la mondo ĉian spuron de peko, kaj ununura spiro el la brizoj de la Tago de Via Revelacio sufiĉas por ornami per freŝa dekoro la tutan homaron.

Certigu per Via forto, ho Ĉio-Pova, Viajn feblajn kreaĵojn, kaj revivigu tiujn kvazaũ mortaj, ke bonŝance ili trovos Vin kaj estos kondukataj al la oceano de Via gvidado kaj restos firmaj en Via Afero. Se la bonodoro de Via glorado estas disportata per iu el la diversaj lingvoj de la mondo, ĉu orienta ĉu okcidenta, igas tio ĝin kara kaj alte aprezata. Se tamen estas lingvoj senigitaj de tia parfumo meritas ili sendube nenian mencion, nek vorte nek pense.

Ni petas Vin, ho Providenco, montru al ĉiuj homoj Vian vojon kaj ĝuste ilin gvidu. Vi estas, vere, la Ĉio-Pova, la Plej Potenca, la Ĉio-Scia, la Ĉion-Vidanta.

#4374
- Bahá'u'lláh

 

Ho Dio! Refreŝigu kaj ĝojigu mian spiriton. Purigu mian koron. Iluminu miajn fortojn. Mi metas ĉiujn miajn aferojn en Vian manon. Vi estas mia Gvidanto kaj Rifuĝejo. Mi ne plu estos malĝoja kaj ĉagrenita; mi estos feliĉa kaj ĝojplena. Ho Dio! Mi ne plu estos zorgoplena, nek mi permesas, ke afliktoj turmentu min. Mi ne plu fiksiĝos je la malagrablaj aferoj de la vivo.

Ho Dio! Vi estas plia amiko al mi ol mi estas al mi mem. Mi dediĉas min al Vi, ho Eternulo!

#4332
- `Abdu'l-Bahá

 

Testoj kaj malfacilaĵoj

Ĉu estas alia foriganto de malfacilaĵoj krom Dio ? Diru: Laŭdata estu Dio! Li estas Dio! Ĉiuj estas Liaj servantoj kaj ĉiuj obeas Lian ordonon!

#4356
- The Báb

 

Triumfo de la Afero

Gloro estu al Vi, ho Eternulo, Vi Kiu ekzistigis ĉion kreitan per la potenco de Via ordono. Ho Eternulo! Asistu tiujn, kiuj abnegaciis ĉion alian krom Vi, kaj donu al ili grandan venkon. Sendu sur ilin, ho Eternulo, la tutan aron da anĝeloj en la ĉielo kaj sur la tero kaj ĉie inter tiuj, por helpi Viajn servantojn, por asisti kaj fortigi ilin, por igi ilin kapablaj atingi sukceson, por subteni ilin, por kroni ilin per gloro, por doni al ili honoron kaj altecon, por riĉigi ilin kaj por igi ilin triumfantaj en brila venko. Vi estas ilia Sinjoro, la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero, la Sinjoro de ĉiuj mondoj. Plifortigu tiun ĉi Kredon, ho Eternulo, per la forto de ĉi tiuj servantoj kaj ebligu al ili superi ĉiujn popolojn de la mondo; ĉar, vere, ili estas Viaj servantoj malligitaj de ĉio alia krom Vi, kaj Vi vere estas la protektanto de la fidelaj kredantoj. Permesu Vi, ho Eternulo, ke iliaj koroj, per lojaleco al tiu ĉi Via nerompebla Kredo, plifortiĝu super ĉio en la ĉielo kaj sur la tero kaj kio ajn estas inter ili; fortigu, ho Eternulo, iliajn manojn per la signoj de Via majesta potenco, por ke ili manifestu Vian potencon antaŭ la okuloj de la tuta homaro.

#4355
- The Báb

 

Ho Eternulo! Ebligu al ĉiuj popoloj de la mondo akiri enlason en la Paradizon de Via Kredo, por ke neniu kreito restu ekster la limoj de Via bonŝato. De pratempoj Vi estas potenca fari kio ajn plaĉas al Vi kaj transcendanta ĉion ajn, kion Vi deziras.

#4358
- The Báb

 

Unueco

Ho mia Dio! Ho mia Dio! Unuigu la korojn de Viaj servantoj kaj revelaciu al ili Vian grandan celon. Ili sekvu Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via leĝo. Helpu ilin, ho Dio, en ilia penado kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio! Ne lasu ilin solaj, sed gvidu iliajn paŝojn per la lumo de Via scio kaj ĝojigu iliajn korojn per Via amo. Vere, Vi estas ilia Helpanto kaj ilia Eternulo.

#4353
- Bahá'u'lláh

 

Ho mia Dio! Ho mia Dio! Vere, mi alvokas Vin kaj preĝas antaŭ Via sojlo, petante Vin, ke ĉiuj Viaj benoj descendu sur ĉi tiujn animojn. Distingu ilin per Via favoro kaj Via vero. Ho Eternulo! Unuigu kaj kunligu la korojn, akordigu ĉiujn animojn kaj ĝojigu la spiritojn per la signoj de Viaj sankteco kaj ununureco. Ho Eternulo! Faru ĉi tiujn vizaĝojn radiantaj per la lumo de Via unueco. Fortigu la lumbojn de Viaj servantoj por la servado al Via regno. Ho Eternulo, Vi la posedanto de senlima kompato! Ho Dio de senkulpigo kaj pardonemo! Pardonu niajn pekojn, ekskuzu niajn malfortojn kaj igu nin turniĝi al la reĝejo de Via indulgo, alvokante la regnon de forto kaj potenco, humiliĝante ĉe Via sanktejo kaj submetiĝante antaŭ la gloro de Viaj evidentecoj. Ho Sinjoro Dio! Faru nin ondoj de l'maro, floroj de l’ĝardeno, unuiĝintaj, unuanimaj per la donaco de Via amo. Ho Eternulo! Vastigu la brustojn per la signoj de Via ununureco kaj faru la tutan homaron steloj brilantaj desur la sama alto de gloro, perfektaj fruktoj kreskantaj sur Via arbo de vivo. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Mem-Ekzistanta, la Donanta, la Pardonanta, la Senkulpiganto, la Ĉio-scia, la Ununura Kreanto.

#4322
- `Abdu'l-Bahá

 

Ho Vi, kompatema Sinjoro, Vi Kiu estas malavara kaj pova! Ni estas servantoj Viaj ŝirmataj sub Via providenco. Rigardu nin per Via favoro. Donu lumon al niaj okuloj, aŭdkapablon al niaj oreloj kaj komprenon kaj amon al niaj koroj. Faru niajn animojn gajaj kaj feliĉaj per Via ĝoja sciigo. Ho Sinjoro! Montru al ni la vojon al Via regno kaj vivigu nin ĉiujn per la spiroj de Via Sankta Spirito. Havigu al ni vivon eternan kaj sendu al ni honoron senfinan. Unuigu la homaron kaj lumigu la homan mondon. Sekvu ni ĉiuj Vian vojon, soifu ni al Via bonplezuro kaj serĉu ni la misterojn de Via Regno. Ho Dio! Unuigu nin kaj kunigu niajn korojn per Via nedisŝirebla ligo. Vere, Vi estas la Donanto, la Bonema kaj la Ĉio-pova.

#4324
- `Abdu'l-Bahá

 

Vespero

Ho mia Dio, mia Mastro, la Celo de mia deziro! Ĉi tiu servanto Via sopiras dormon en la ŝirmejo de Via kompato kaj ripozon sub la baldakeno de Via favoro, petegante Viajn prizorgon kaj protektadon. Mi petas Vin, ho mia Eternulo, je Via okulo nedorma, protekti miajn okulojn, ke ili vidu nenion krom Vi. Plifortigu, do, ilian vidpovon, por ke ili distingu Viajn signojn kaj ekvidu la Horizonton de Via Revelacio. Vi estas Tiu, antaŭ la signoj de Kies ĉiopotenco la kvintesenco de potenco tremas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Ĉionvenkanta, la Senkondiĉa.

#4342
- Bahá'u'lláh

 

Ho serĉanto de l’Vero! Se vi deziras, ke Dio malfermu vian okulon, vi devas petegi al Dio, preĝi al Li kaj komuniki kun Li je noktomezo, dirante la jenon:

Ho Eternulo, mi turnis mian vizaĝon al Via regno de unueco kaj mi mergiĝis en la maro de Via kompatemo. Ho Eternulo, heligu mian vidkapablon pere de Viaj lumoj en ĉi obskura nokto, kaj feliĉigu min per la vino de Via amo en ĉi mirinda epoko. Ho Eternulo, igu min aŭskulti Vian vokon, kaj malfermu antaŭ mia vizaĝo la pordojn de Via ĉielo, por ke mi vidu la lumon de Via gloro kaj estu altirata al Via beleco.

Vere, Vi estas la Donanto, la Malavara, la Kompatema, la Pardonanta.

#4330
- `Abdu'l-Bahá

 

Virtoj

Ho mia Dio, la Dio de donacado kaj kompato! Vi estas la Reĝo, per Kies ordona vorto la tuta kreitaro estis kreita; kaj Vi estas tiu Ĉion-donanto, la faroj de Kies servantoj neniam malebligas al Li montri Sian favoron, nek nuligas la signojn de Lia donacemo. Permesu al ĉi tiu servanto, mi petegas al Vi, atingi tion, kio estas la kaŭzo de lia saviĝo en ĉiu mondo el Viaj mondoj. Vere, Vi estas la Ĉio-pova, la Plej Potenca, la Ĉio-scia, la Plej-saĝa.

#4347
- Bahá'u'lláh

 

Ho mia Eternulo! Faru Vian belecon mia mangaĵo kaj Vian ĉeeston mia trinkaĵo, kaj Vian plaĉon mia espero, kaj gloradon al Vi mia agado, kaj rememoron pri Vi mia akompananto, kaj la potencon de Via suvereneco mia helpo, kaj Vian restadejon mia hejmo, kaj mian vivejon la loko, kiun Vi sanktigis de la limoj metitaj al tiuj, kiuj kvazaŭ per vualo estas forfermitaj de Vi. Vi estas vere la Ĉio-pova, la Plejglora, la Plejpotenca.

#4351
- Bahá'u'lláh

 

Vojaĝo

Ho Dio, mia Dio! Mi forlasis mian hejmon, firme tenante la kordonon de Via amo, kaj plene mi subigis min al Via prizorgo kaj Via protektado. Mi petegas Vin je Via povo, per kiu Vi protektis Viajn amatojn kontraŭ la ribelemaj kaj malicaj, kaj kontraŭ ĉiu obstina subpremanto kaj ĉiu malvirta aganto, kiu erarvagadas fore de Vi, gardu min sekura per Via malavaro kaj Via graco. Ebligu al mi do reveni al mia hejmo per Via potenco kaj Via forto. Vi estas, vere, la Ĉiopova, la Helpo en Dangero, la Mem-Ekzistanta.

#4349
- Bahá'u'lláh

 

Occasional

Fasto

Laŭdo estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio! Mi petegas al Vi je tiu ĉi Revelacio, per kiu malhelo estas renversita al lumo, per kiu la Templo Frekventata estas konstruita, kaj estas revelaciita la Skribita Epistolo, kaj la fermita Skrib-rulaĵo elvolvita, alsendu sur min kaj sur tiujn apud mi tion, kio ebligos al ni sori en la ĉielojn de Via transcenda gloro kaj kio forlavos de ni la makulojn de tiaj duboj, kiuj baris al la suspektemaj la vojon al la tabernaklo de Via unueco. Mi estas tiu, ho mia Dio, kiu firme tenis la kordonon de Via ama prizorgo kaj kroĉis sin al la orlo de Viaj mizerikordo kaj favoroj. Ordonu por mi kaj por miaj amatoj la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Liveru do al ili la Kaŝitan Donon, kiun Vi ordonis por la plej-elektitaj el Viaj kreitoj. Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas la tagoj, por kiuj Vi dekretis al Viaj servantoj observi la faston. Benata estas tiu, kiu observas la faston eltute pro Vi kaj kun absoluta sindeteno de ĉio krom Vi. Helpu min kaj helpu ilin, ho mia Dio, obei Vin kaj sekvi Viajn preskribojn. Vi vere havas la povon fari kion Vi elektas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉio-scia, la Plejsaĝa. Ĉiu laŭdo estu al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.

#4309
- Bahá'u'lláh

 

Tablets

Epistolo al Aĥmad

Epistolo al Aĥmad

Li estas la Reĝo, la Ĉio-scia, la Saĝa!

Jen, la Najtingalo de l' Paradizo kantas sur la branĉoj de la Arbo de Eterneco, proklamante per melodioj sanktaj kaj dolĉaj al la sinceruloj la ĝojan sciigon pri la proksimeco de Dio, vokante la kredantojn je la Dia Unueco al la kortego de la Ĉeesto de la Grandanima, konigante al la purkoraj la mesaĝon revelaciitan de Dio, la Reĝo, la Glora, la Senkompara, gvidante la amantojn al la trono de sankteco kaj al tiu ĉi majesta Belo.

Vere, ĉi tiu estas la Belo Plej Granda, profetita en la Libroj de la Mesaĝistoj, per Kiu la vero estos distingata de malvero kaj la saĝeco de ĉiu ordono estos testata. Vere, Li estas la Arbo de Vivo, kiu produktas fruktojn de Dio, la Majesta, la Potenca, la Granda.

Ho Aĥmad! Atestu, ke vere Li estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Li, la Reĝo, la Protektanto, la Senkompara, la Ĉiopova. Kaj ke Tiu, Kiun Li sendis sub la Nomo de Ali (1) estis la Ĝusta de Dio, Kies ordonojn sekvas ni ĉiuj.

Diru: Ho homoj, obeŭ la ordonojn de Dio, donitajn en la Bajano (2) de la Glora, la Saĝa. Vere, Li estas la Reĝo de la Mesaĝistoj kaj Lia Libro estas la Patrina Libro, ho ke vi tion sciu.

Tiel sendas la Najtingalo Sian vokon al vi el ĉi tiu malliberejo. Nur ĉi klaran mesaĝon Li havas por transdoni. Kiu ajn deziras, turnu sin for de ĉi tiu konsilo, kaj kiu ajn deziras, tiun lasu serĉi la padon al sia Sinjoro.

Ho homoj, se vi malakceptas ĉi tiujn versojn, je kia pruvo kredis vi je Dio ? Prezentu ĝin, ho aro da falsuloj.

Sed ne, je Tiu, en Kies mano estas mia animo, ili ne estas kaj neniam estos povantaj tion fari, eĉ se ili kuniĝus por reciproke sin helpi.

Ho Aĥmad! Ne forgesu Miajn favordonojn dum Mi forestas. Memoru Miajn tagojn dum viaj tagoj kaj Mian turmenton kaj ekzilon en ĉi tiu fora malliberejo. Kaj estu tiel firma en Mia amo, ke via koro ne ŝanceliĝu, eĉ se la glavoj de la malamikoj pluve atakas vin kaj ĉiuj ĉieloj kaj la tero leviĝas kontraŭ vi.

Estu al Miaj malamikoj kiel fajroflamo, sed kiel rivero de eterna vivo al Miaj amatoj, kaj ne apartenu al tiuj, kiuj dubas.

Kaj se vi estas premata de afliktoj sur Mia vojo aŭ de malnobligo pro Mi, ne ĉagreniĝu pro tio.

Fidu je Dio, via Dio kaj la Eternulo de viaj prapatroj; ĉar la homoj vagadas sur la padoj de iluzio, senigite je la kapablo vidi Dion per siaj propraj okuloj, aŭ aŭdi Lian Melodion per siaj propraj oreloj. Tiaj Ni trovas ilin, same kiel vi tion atestas.

Tiel iliaj superstiĉoj fariĝis vualoj inter ili kaj iliaj propraj koroj kaj fortenas ilin de la vojo de Dio, la Majesta, la Granda.

Estu certa, ke vere, kiu turnas sin for de ĉi tiu Belo, ankaŭ forturnis sin de la Mesaĝistoj de la pasinteco kaj elmontras fieron kontraŭ Dio, de eterno al eterno.

Lernu bone ĉi tiun epistolon, ho Aĥmad. Kantu ĝin en viaj tagoj kaj ne detenu vin de tio. Ĉar vere Dio destinis por ĉiuj, kiuj kantas ĝin la rekompencon de cent martiroj kaj servon en ambaŭ mondoj. Ĉi tiujn benojn Ni donacis al vi kiel Nian difavoron kaj kiel gracon el Nia ĉeesto, por ke vi apartenu al la dankemaj.

Je Dio! Se iu en aflikto aŭ malĝojo citas ĉi tiun epistolon kun absoluta sincero, Dio dispelos lian ĉagrenon, solvos liajn malfacilojn kaj forigos liajn afliktojn.

Vere, Li estas la Mizerikorda, la Kompatema. Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.

(1) Ali, la Ĝusta de Dio, t.e. Báb, la profeto heroldinta Bahá’u’lláh-on

(2) Bayán, la libro de Báb

#4308
- Bahá'u'lláh