Ho Vi afabla Sinjoro! Sanktigu mian koron de ĉia alkroĉiĝo, kaj ĝojigu mian animon per ĝojigaj novaĵoj. Liberigu min de alkroĉiĝo al kaj amiko kaj fremdulo, kaj ravu min per Via amo, ke fariĝu mi tute sindona al Vi kaj pleniĝu per fervora ekstazo, ke deziru mi nenion krom Vi, serĉu neniun krom Vi, paŝu neniun padon ol nur la Vian kaj komuniku nur kun Vi, ke sorĉe kaptiĝu mi, kvazaŭ najtingalo, per Via amo kaj tage kaj nokte suspiru kaj lamentu kaj ploru kaj laŭte voku: »Yá Bahá’u’l-Abhá!«
[ja baha’ ol abha’] arab.: Ho Gloro de la Plej Glora
- `Abdu'l-Bahá