Return to BahaiPrayers.net  

»La Preĝo por la Mortintoj estas la sola bahaa deviga preĝo recitenda en ĉeesto de aliaj; ĝi estu recitata de unu kredanto dum ĉiuj ceteraj ĉeestantoj staras silente. Bahá’u’lláh klarigis, ke tiu ĉi preĝo estas deviga nur kiam la forpasinto aĝas pli ol dek kvin jarojn, ke ĝia recitado okazu antaŭ la enterigo kaj ke ne necesas dum la recitado direktiĝi al la kiblo.« [Kitab-i-Aqdas, klarigoj 10]

Post esti dirinta la unuajn du versojn de tiu ĉi preĝo diru la recitanto unufoje »Alláh-u-Abhá« [ala’ o abha’; arab.: Dio la Plej Glora] kaj tiam recitu dek naŭ fojojn la unuan el la ses sekvaj versoj. Post tio li denove unufoje diru »Alláh-u-Abhá« kaj tiam recitu dek naŭ fojojn la duan el la ses versoj, ktp.)

Ho mia Dio! Tiu ĉi estas Via servanto kaj la filo de Via servanto, kiu kredis je Vi kaj je Viaj signoj kaj turnis sian vizaĝon al Vi, tute malligita de ĉio krom Vi. El tiuj, kiuj estas mizerikordaj, estas Vi, vere, la plej mizerikorda.

Traktu lin, ho Vi, Kiu pardonas la pekojn de la homoj kaj kaŝas iliajn kulpojn, kiel kon-venas al la ĉielo de Via malavaro kaj la oceano de Via graco. Permesu al li eniri la kortojn de Via transcenda mizerikordo ek-zistanta jam de antaŭ ol kreiĝis la tero kaj la ĉielo. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

Ripetu li poste sesfoje la saluton »Alláh-u-Abhá« kaj poste dek naŭ fojojn ĉiun el la sekvaj versoj:

Ni ĉiuj, vere, adoras Dion.

Ni ĉiuj, vere, kliniĝas antaŭ Dio.

Ni ĉiuj, vere, estas devotaj al Dio.

Ni ĉiuj, vere, gloras Dion.

Ni ĉiuj, vere, dankas Dion.

Ni ĉiuj, vere, estas paciencaj en Dio.

Se la mortinto estas virino, diru li: »Tiu ĉi estas Via servantino kaj la filino de Via servantino«, ktp. ...

 


English  
ភាសាខ្មែរ  
አማርኛ.  
Afrikaans  
Alaska Native  
American Indian  
Azərbaycan  
Bahasa Indonesia  
Bahasa Malaysia  
Bidayuh  
Bosanski  
Canadian Indigenous  
Català  
Cebuano  
Česky  
Chamorro  
Chichewa  
Corsica  
Cymraeg  
Daga  
Dansk  
Deutsch  
Dzongkha  
Eesti  
Español  
Esperanto  
Euskara  
Fiji  
Filipino  
Føroyar  
Français  
Frysk  
Hausa  
Hawaiian  
Hiri Motu  
Hrvatski  
Irish  
Íslenska  
Italiano  
Kabyle  
Kalaallisut  
Kiribati  
Kiswahili  
Kreyol Ayisyen  
Kuanua  
Kube  
Latviešu  
Lëtzebuergesch  
Lietuvių  
Luganda  
Magyar  
Malagasy  
Malti  
Māori  
Marshallese  
Melpa  
Montenegrin  
Nalik  
Namibia  
Nederlands  
Norsk  
Papiamentu  
Polski  
Português (BR)  
România  
Sámi  
Samoan  
Sarawak  
Sesotho  
Shqip  
Slovenščina  
Slovensky  
Sranan Tongo  
Srpski српски  
Suomi  
Svenska  
Tetum  
Tiếng Việt  
Tok Pisin  
Tongan  
Türkçe  
Türkmençe  
Tuvalu  
Vanuatu  
ελληνικά  
Беларускі  
български  
Кыргыз  
Монгол хэл  
Русский  
Тоҷикӣ  
Україна  
հայերեն  
اُردُو  
العربية  
فارسی  
नेपाली  
मराठी  
हिंदी  
বাংলা  
ગુજરાતી  
ଓଡ଼ିଆ  
தமிழ்  
తెలుగు  
ಕನ್ನಡ  
മലയാളം  
ภาษาไทย  
ພາສາລາວ  
한국어  
日本語  
简体中文  
繁體中文