Return to BahaiPrayers.net  

Laŭdata estu Vi, ho mia Dio, ke dekretis Vi Noruzon kiel feston por tiuj observintaj la Faston pro amo al Vi kaj detenintaj sin de ĉio abomena por Vi. Permesu, ho mia Eternulo, ke la fajro de Via amo kaj la ardo rezultinta el la Fasto dekretita de Vi igu ilin flami en Via Kozo kaj konstante Vin laŭdi kaj memori.

Ĉar Vi, Ho mia Sinjoro, dekoris ilin per la ornamo de la Fasto preskribita de Vi, ankaŭ dekoru ilin, per Via graco kaj malavara favoro, per la ornamo de Via akcepto. Ja dependas ĉiuj homaj faroj de Via bonplaĉo kaj kondiĉas ilin Via ordono. Se Vi konsideras tiun rompinta la Faston, kiel iun ĝin observinta, kalkuliĝas tiu homo inter tiuj eterne jam plenumintaj la Faston. Kaj se dekretas Vi, ke tiu observinta la Faston ĝin rompis, estas tiu kalkulita inter tiuj makulintaj per polvo la Robon de Via Revelacio kaj esti forpelitaj de la kristale klaraj akvoj de ĉi tiu Fonto vivanta.

Vi estas Li, tra Kiu estas hisita la flago »Laŭdinda estas Vi en Viaj faroj« kaj estas sternita la standardo »Obeata estu Vi en Via ordono«. Konigu ĉi tiun Vian rangon, ho mia Dio, al Viaj geservantoj, por ke konsciiĝu ili pri tio, ke la perfekteco de ĉiuj aferoj dependas de Via dekreto kaj Via vorto, kaj ke la virtecon de ĉiu ago kondiĉas Via konsento kaj la bonplaĉo de Via volo, kaj ke agnosku ili, ke la brido de la homaj faroj estas en la teno de Via akcepto kaj Via Ordono. Konigu tion ĉi al ili por ke nenio ajn povu ekskludi ilin de Via Beleco dum ĉi tiuj tagoj, pri kiuj eldiras Kristo: »Ĉia dominado estas Via, ho Vi la Generinto de l’ Spirito« kaj Via Amiko elvokas: »Gloro estu al Vi, ho Vi la Plej Amata, pro tio ke Vi malkovris Vian Belecon kaj notis por Viaj elektitoj tion, kio igos ilin atingi la tronon de la revelacio de Via Plej Granda Nomo, kiu igis lamenti ĉiujn homojn escepte de tiuj dekroĉiĝintaj de ĉio krom Vi kaj direktiĝintaj al Li, Kiu estas la Revelacianto de Vi mem kaj la Manifestiĝo de Viaj atributoj.«

Li, Kiu estas Via Branĉo, kaj ĉiuj Viaj kompanoj, ho mia Sinjoro, ĉi-tage finis sian Faston post kiam ili ĝin observis interne de Via korto kaj pro sia arda deziro plaĉi al Vi. Por Li kaj por ili kaj por ĉiuj tiutage atingintaj Vian ĉeeston dekretu Vi ĉian bonon destinitan de Vi en Via Libro. Provizu ilin, do, per tio profita al ili en kaj ĉi tiu vivo kaj la vivo transa.

Vi, vere, estas la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa.

Jesuo

Mohamedo

 


English  
ភាសាខ្មែរ  
አማርኛ.  
Afrikaans  
Alaska Native  
American Indian  
Azərbaycan  
Bahasa Indonesia  
Bahasa Malaysia  
Bidayuh  
Bosanski  
Canadian Indigenous  
Català  
Cebuano  
Česky  
Chamorro  
Chichewa  
Corsica  
Cymraeg  
Daga  
Dansk  
Deutsch  
Dzongkha  
Eesti  
Español  
Esperanto  
Euskara  
Fiji  
Filipino  
Føroyar  
Français  
Frysk  
Hausa  
Hawaiian  
Hiri Motu  
Hrvatski  
Irish  
Íslenska  
Italiano  
Kabyle  
Kalaallisut  
Kiribati  
Kiswahili  
Kreyol Ayisyen  
Kuanua  
Kube  
Latviešu  
Lëtzebuergesch  
Lietuvių  
Luganda  
Magyar  
Malagasy  
Malti  
Māori  
Marshallese  
Melpa  
Montenegrin  
Nalik  
Namibia  
Nederlands  
Norsk  
Papiamentu  
Polski  
Português (BR)  
România  
Sámi  
Samoan  
Sarawak  
Sesotho  
Shqip  
Slovenščina  
Slovensky  
Sranan Tongo  
Srpski српски  
Suomi  
Svenska  
Tetum  
Tiếng Việt  
Tok Pisin  
Tongan  
Türkçe  
Türkmençe  
Tuvalu  
Vanuatu  
ελληνικά  
Беларускі  
български  
Кыргыз  
Монгол хэл  
Русский  
Тоҷикӣ  
Україна  
հայերեն  
اُردُو  
العربية  
فارسی  
नेपाली  
मराठी  
हिंदी  
বাংলা  
ગુજરાતી  
ଓଡ଼ିଆ  
தமிழ்  
తెలుగు  
ಕನ್ನಡ  
മലയാളം  
ภาษาไทย  
ພາສາລາວ  
한국어  
日本語  
简体中文  
繁體中文