Return to BahaiPrayers.net  

Li estas la Reĝo, la Ĉioscia, la Saĝa!

Jen, la Najtingalo de l’ Paradizo kantas sur la branĉoj de la Arbo de l’ Eterneco, proklamante per melodioj sanktaj kaj dolĉaj al la sinceruloj la ĝojan sciigon pri la proksimeco de Dio, vokante la kredantojn je la Dia Unueco al la kortego de la Ĉeesto de la Grandanima, konigante al la purkoraj la mesaĝon revelaciitan de Dio, la Reĝo, la Glora, la Senkompara, gvidante la amantojn al la trono de sankteco kaj al tiu ĉi splenda Belo.

Vere, ĉi tiu estas la Belo Plej Granda, profetita en la Libroj de la Mesaĝistoj, per Kiu vero distingiĝos de malvero kaj la saĝeco de ĉiu ordono estos testata. Vere, estas Li la Arbo de l’ Vivo, kiu produktas la fruktojn de Dio, la Supera, la Potenca, la Granda.

Ho Aĥmad! Atestu vi, ke Li vere estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Li, la Reĝo, la Protektanto, la Senkompara, la Ĉiopova. Kaj ke Tiu, Kiun Li sendis sub la Nomo Ali estis la Ĝusta de Dio, Kies ordonojn sekvas ni ĉiuj.

Diru: Ho homoj, obeu vi la ordonojn de Dio, dekretitajn en la Bajano de la Glora, la Saĝa. Vere, Li estas la Reĝo de la Mesaĝistoj kaj Lia Libro estas la Patrina Libro, ho ke tion vi sciu.

Tiel sendas la Najtingalo Sian vokon al vi el ĉi tiu malliberejo. Nur ĉi klaran mesaĝon Li havas por transdoni. Kiu ajn deziras, turnu sin for de ĉi tiu konsilo, kaj kiu ajn deziras, tiun lasu elekti la padon al sia Eternulo.

Ho homoj, se vi malakceptas ĉi tiujn versojn, je kia pruvo kredis vi je Dio? Prezentu ĝin, ho aro da falsuloj.

Sed ne, je Tiu, en Kies mano estas mia animo, ili ne estas kaj neniam estos povantaj tion fari, eĉ se kuniĝus ili por reciproke sin helpi.

Ho Aĥmad! Ne forgesu Miajn favordonojn dum Mi forestas. Memoru Miajn tagojn dum viaj tagoj kaj Mian turmenton kaj ekzilon en ĉi tiu fora malliberejo. Kaj estu vi tiel firma en Mia amo, ke via koro ne ŝanceliĝu eĉ se la glavoj de la malamikoj pluve atakas vin kaj ĉiuj ĉieloj kaj la tero leviĝas kontraŭ vi.

Estu vi al Miaj malamikoj kiel fajroflamo kaj kiel rivero de eterna vivo al Miaj amatoj, kaj ne apartenu al tiuj, kiuj dubas.

Kaj se vi estas premata de afliktoj sur Mia vojo aŭ de malnobligo pro Mi, ne ĉagreniĝu pro tio.

Fidu je Dio, via Dio kaj la Eternulo de viaj prapatroj; ĉar la homoj vagadas sur la padoj de iluzio, sen la kapablo vidi Dion per siaj propraj okuloj aŭ aŭdi Lian Melodion per siaj propraj oreloj. Tiaj Ni trovas ilin, same kiel vi tion atestas.

Tiel iliaj superstiĉoj fariĝis vualoj inter ili kaj iliaj propraj koroj kaj fortenas ilin de la pado de Dio, la Supera, la Granda.

Estu certa, ke vere, kiu turnas sin for de ĉi tiu Belo, ankaŭ forturnis sin de la Mesaĝistoj de la pasinteco kaj elmontras fieron kontraŭ Dio, de eterno al eterno.

Lernu bone ĉi tiun Tabelon, ho Aĥmad. Ĉantu ĝin en viaj tagoj kaj ne detenu vin de tio. Ĉar, vere, Dio destinis por tiu, kiu ĝin ĉantas la rekompencon de cent martiroj kaj servon en ambaŭ mondoj. Ĉi tiujn benojn donacis Ni al vi kiel Nian difavoron kaj kiel mizerikordon el Nia ĉeesto, por ke apartenu vi al la dankemaj.

Je Dio! Se iu en aflikto aŭ malĝojo citas ĉi tiun tabelon kun absoluta sincero, Dio dispelos lian triston, solvos liajn malfacilojn kaj forigos liajn afliktojn.

Vere, Li estas la Mizerikorda, la Kompatema. Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.

‘Alí, la Ĝusta de Dio, t.e. Báb, la Heroldo de Bahá’u’lláh

Bayán [arab.: ekspliko, eldiro], plej signifa libro de Báb

 


English  
ភាសាខ្មែរ  
አማርኛ.  
Afrikaans  
Alaska Native  
American Indian  
Azərbaycan  
Bahasa Indonesia  
Bahasa Malaysia  
Bidayuh  
Bosanski  
Canadian Indigenous  
Català  
Cebuano  
Česky  
Chamorro  
Chichewa  
Corsica  
Cymraeg  
Daga  
Dansk  
Deutsch  
Dzongkha  
Eesti  
Español  
Esperanto  
Euskara  
Fiji  
Filipino  
Føroyar  
Français  
Frysk  
Hausa  
Hawaiian  
Hiri Motu  
Hrvatski  
Irish  
Íslenska  
Italiano  
Kabyle  
Kalaallisut  
Kiribati  
Kiswahili  
Kreyol Ayisyen  
Kuanua  
Kube  
Latviešu  
Lëtzebuergesch  
Lietuvių  
Luganda  
Magyar  
Malagasy  
Malti  
Māori  
Marshallese  
Melpa  
Montenegrin  
Nalik  
Namibia  
Nederlands  
Norsk  
Papiamentu  
Polski  
Português (BR)  
România  
Sámi  
Samoan  
Sarawak  
Sesotho  
Shqip  
Slovenščina  
Slovensky  
Sranan Tongo  
Srpski српски  
Suomi  
Svenska  
Tetum  
Tiếng Việt  
Tok Pisin  
Tongan  
Türkçe  
Türkmençe  
Tuvalu  
Vanuatu  
ελληνικά  
Беларускі  
български  
Кыргыз  
Монгол хэл  
Русский  
Тоҷикӣ  
Україна  
հայերեն  
اُردُو  
العربية  
فارسی  
नेपाली  
मराठी  
हिंदी  
বাংলা  
ગુજરાતી  
ଓଡ଼ିଆ  
தமிழ்  
తెలుగు  
ಕನ್ನಡ  
മലയാളം  
ภาษาไทย  
ພາສາລາວ  
한국어  
日本語  
简体中文  
繁體中文